Substantiw
z Kitakija
Wobsah |
Trajtoj
Ĝia plej grava trajto estas la deklinacieblo, kiu okazas per sufiksoj laŭ sekva-ĉapitra sistemo. Ekzistas tri tipoj de deklinaciaj sufiksoj: unu por la numero, kaj unu por la kazo. Tria tipo de sufikso fakte estas konjugacia, ĉar ĝi esprimas tempon.
Krome substantivo povas havi unu el la jenaj finaĵoj:
finaĵo | genro | modeloj |
---|---|---|
-i | ingenra | Sans.: -ī/-nī, Rom.: -i/-ni; Malt.: -i (#1); Kvn.: -i (#2) |
-o | neŭtra | Sl.: -o #3 |
-u | virgenra | Div.: -u (#4); Malt.: -u (#5); Kvn.: -u (#6), Klk.: -u (#7) |
- #1: vuci "voĉo"
- #2: En quendi 'Elbenfrau', aini 'Heilige', heri 'Herrin, Frau', tári 'Königin'
- #3: Rus.: вино [vino], Pl./Sor.: wino, Ĉeĥ./Slvk.: vino
- #4: Gt.: sunus, Lit.: sūnùs, Sans.: sūnus, Mn.Angl./Frs./Pld./A.Ger.: sunu "filo"; Ĝerm.: magu 'Sohn'
- #5: seklu "jarcento"
- #6: En quendu 'Elbenmann', ainu 'Heiliger', heru 'Herr, Meister', hanu 'Männchen, Mann'
- #7: manu "viro", abu "mi", ebu "ci", ibu "li", su "si" Lingvo inventita de Markus Heupel
Nur malmultaj ne havas tian vokalan finaĵon. Sed la vortfarado povas kaŭzi, ke eĉ ili alprenas almenaŭ mal-neŭtran finaĵon por esprimi genron. Ekz.: kaw "bovo" > káwi "bovino".
Dum la aplikado de la vortfara sistemo povas okazi ŝanĝiĝo de la genro.
La genrodistingo ŝanĝiĝis dum la evoluo de la Kitaka lingvo.
Distingoj / únsuri
Bestoj kaj homoj / êlukori va gúmori
Se temas en la radiko pri vivaĵo distinganta seksojn (ekz. ĉevalo, hundo k.a.), la baza formo finiĝas je -o (Ĝi nur mencias la specon), la formo je -i estas ina kaj la formo je -u estas vira laŭ la sekso de la koncerna estaĵo (besto aŭ homo). La formo por ido estas farata per la sufikso -ok-, ekz.: ádvo "ĉevalo" > ádvoko "ĉevalido". Se necesas, ankaŭ ĉi tie eblas distingi laŭ la sekso, kiel antaŭe menciita.
Plantoj / zóltukori
Se temas pri plantoj, eblas distingi inter planto kaj ties frukto. Tio okazas laŭ kvar manieroj.
- La vorto pri planto finiĝas je -i aŭ -u, kaj la koncerna frukto finiĝas je -o, ekz.:
Baza formo | Senco | Devena formo | Senco | Etimo |
kílni | kverko | kílno | glano | Arm.: kalin (gen.) kalnoy; kalni;
Lit.: gylė, gìlė, Mn.Pr.: gile |
indímu | citron-arbo | indímo | citrono | Knjr.: indimu |
icúŋi | oranĝ-arbo | icúŋo | oranĝo | Knjr.: icunga |
- La vorto pri la frukto finiĝas je unu el la eblaj finaĵoj. Tiam la vorto pri la planto estas formata per la sufikso -ilć- (el Snĉ.: -íłč). La frukto ne kreskas sur arbo, sed sur arbusto aŭ io tia.
Baza formo | Senco | Devena formo | Senco | Etimo |
málseŋi | mirtelo | málseŋ-ilći | mirtelujo | Snĉ.: mal´sëŋ / mal´sëŋíłč |
kémkwi | groso | kémkw-ilći | grosujo | Snĉ.: qemk´w / qemk´wíłč |
tílkwo | frago | tílkw-ilćo | fragujo | Snĉ.: t´il´ëqw / t´il´ëqwíłč |
rétki | rafano | rétk-ilći | rafano (planto) | Cig.: retka (Pl.) retki |
pápu | fazeolo | páp-ilću | fazeolujo | Fin.: papu |
brámlu | rubuso | bráml-ilću | rubusujo | Skot.: brammle [braml] |
malíni | frambo | malín-ilći | frambujo | Rus.: малина [malina] |
pómsi | tomato | póms-ilći | tomatujo | inv. |
- La vorto pri la frukto finiĝas je -o. La planto formiĝas per -púmu "arbo" aŭ simila kunmeto.
Baza formo | Senco | Devena formo | Senco | Etimo |
áplo | pomo | àplo-púmu | pom-arbo | Pld.: Appel |
- La bazo estas frukto, kiu kreskas sur arbo. La planto formiĝas per -aswu (el: Aĉum.: aswu 'tree')
Baza formo | Senco | Devena formo | Senco | Etimo |
áplo | pomo | ápl-aswu | pom-arbo | Pld.: Appel |
bátili | pruno | bátil-àswu | prun-arbo | Aĉum.: batdi; batdilóo |
Apudmeteblaj vortoj / nàbi-détatvari sónori
Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita tla por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj. Ĝi ĉiam staras antaŭ la koncerna substantivo. Nur interŝoveblas derivaĵoj je -a de nebaza tabelpronomo, numeralo kaj adjektivo en la ĉi-menciita sekvo, ekz.:
tla kum tlústari peosori | la tri dikaj hundoj |
tla témilanari śaś kárari mícori | la ĉi-tieaj ses nigraj katoj |
Se antaŭiras tabelpronomo je -e aŭ -a kiel téme, núje, kve, náne, jóŋke aŭ téma, núja, kva, nána resp. jóŋka neniam uzeblas la artikolo, ekz.:
téme gúrda gójro | ĉi tiu malbela infanaĉo |
kveri pit láwl-ajpari línturi | kiuj kvin kantemaj birdoj |
Same ankaŭ la artikolo neniam staras ĉe uzado de iu posesiva pronomo, ekz.:
múde míci tenjáwka | mia katino miaŭas |
énsaj múa zívajko | en mia loĝejo |
La adjektivo ankaŭ povas sekvi, la tabelpronomoj téme ĝis jóŋka, la numeralo kaj la artikolo tla neniam, ekz.
tla gao íśiri tlústimari | la naŭ virinoj diketa |
núje mója bámbo cádla | tiu bela infano sata |
Krom la supre menciitaj vortoj ankaŭ prepozicioj kiel subklaso de la apozicioj staras antaŭ la koncerna substantivo, ekz.:
úpsaj tla àplo-púmu | sur la pom-arbo |
béjsaj tla gjúpa pójku | ĉe la stulta knabo |
Sed postpozicioj kiel alia subklaso de apozicioj ĉiam devas sekvi post substantivo, kiu tiam aperas en la postpozitivo, ekz.:
vípsal góril úpvosaj | sur la alta monto |
kum díparil tóvuril béjvosaj | ĉe tri profundaj lagoj |
RIM: Vi certe rimarkis ĉi tie, ke en tiaj kazoj la vortsekvo de la Kitaka tute ne plu similas al la Esperanta. Tio tute tipas por tiaj konstruoj, kies modelo aperas en finnougraj, tjurkaj kaj aliaj aglutinaj lingvoj.
Senfinaĵaj substantivoj / paántasari nàmi-sónori
vortoj | sinonimoj | esperante | etimo | |
1. | átah | bápu, tátu | patro, paĉjo | Hur.: at'aj, Ur.: atë, Gt.: atta, Het.: attas,
Gr.: atta, Lat.: atta, Alb.: atë, … |
2. | doj | cúi | paro | Vj.: đôi |
3. | feŋ | dáku, wádo | danko | Angl.: thank |
4. | kaw (<kaú) | bovo | Angl.: cow, Sur.: kaw, Pld.: Kauh | |
5. | vôvaw | peóso | hundo, hundeto | Ger.: Wauwau |