Substantiw

z Kitakija

Dźi do: Nawigacija, Pytać

Wobsah

Trajtoj

Ĝia plej grava trajto estas la deklinacieblo, kiu okazas per sufiksoj. Ekzistas tri tipoj de deklinaciaj sufiksoj: unu por la numero, kaj unu por la kazo. Tria tipo de sufikso fakte estas konjugacia, ĉar ĝi esprimas tempon.

Krome substantivo povas havi unu el la jenaj finaĵoj:

finaĵo genro modeloj
-i ingenra Sans.: -ī/-nī, Rom.: -i/-ni; Malt.: -i (#1); Kvn.: -i (#2)
-o neŭtra Sl.: -o #3
-u virgenra Div.: -u (#4); Malt.: -u (#5); Kvn.: -u (#6), Klk.: -u (#7)

Předłoha:Komento-7

Nur malmultaj ne havas tian vokalan finaĵon. Sed la vortfarado povas kaŭzi, ke eĉ ili alprenas almenaŭ mal-neŭtran finaĵon por esprimi genron. Ekz.: kaw "bovo" > káwi "bovino".

Dum la aplikado de la vortfara sistemo povas okazi ŝanĝiĝo de la genro.

La genrodistingo ŝanĝiĝis dum la evoluo de la Kitaka lingvo.

Distingoj / únsuri

Bestoj kaj homoj / êlukori va gúmori

Se temas en la radiko pri vivaĵo distinganta seksojn (ekz. ĉevalo, hundo k.a.), la baza formo finiĝas je -o (Ĝi nur mencias la specon), la formo je -i estas ina kaj la formo je -u estas vira laŭ la sekso de la koncerna estaĵo (besto aŭ homo). La formo por ido estas farata per la sufikso -ok-, ekz.: ádvo "ĉevalo" > ádvoko "ĉevalido". Se necesas, ankaŭ ĉi tie eblas distingi laŭ la sekso, kiel antaŭe menciita.

Plantoj / zóltukori

Se temas pri plantoj, eblas distingi inter planto kaj ties frukto. Tio okazas laŭ kvar manieroj.

  1. La vorto pri planto finiĝas je -i aŭ -u, kaj la koncerna frukto finiĝas je -o, ekz.:
Baza formo Senco Devena formo Senco Etimo
kílni kverko kílno glano Arm.: kalin (gen.) kalnoy; kalni;

Lit.: gylė, gìlė, Mn.Pr.: gile

indímu citron-arbo indímo citrono Knjr.: indimu
icúŋi oranĝ-arbo icúŋo oranĝo Knjr.: icunga
  1. La vorto pri la frukto finiĝas je unu el la eblaj finaĵoj. Tiam la vorto pri la planto estas formata per la sufikso -ilć- (el Snĉ.: -íłč). La frukto ne kreskas sur arbo, sed sur arbusto aŭ io tia.
Baza formo Senco Devena formo Senco Etimo
málseŋi mirtelo málseŋ-ilći mirtelujo Snĉ.: mal´sëŋ / mal´sëŋíłč
kémkwi groso kémkw-ilći grosujo Snĉ.: qemk´w / qemk´wíłč
tílkwo frago tílkw-ilćo fragujo Snĉ.: t´il´ëqw / t´il´ëqwíłč
rétki rafano rétk-ilći rafano (planto) Cig.: retka (Pl.) retki
pápu fazeolo páp-ilću fazeolujo Fin.: papu
brámlu rubuso bráml-ilću rubusujo Skot.: brammle [braml]
malíni frambo malín-ilći frambujo Rus.: малина [malina]
pómsi tomato póms-ilći tomatujo inv.
  1. La vorto pri la frukto finiĝas je -o. La planto formiĝas per -púmu "arbo" aŭ simila kunmeto.
Baza formo Senco Devena formo Senco Etimo
áplo pomo àplo-púmu pom-arbo Pld.: Appel
  1. La bazo estas frukto, kiu kreskas sur arbo. La planto formiĝas per -aswu (el: Aĉum.: aswu 'tree')
Baza formo Senco Devena formo Senco Etimo
áplo pomo ápl-aswu pom-arbo Pld.: Appel
bátili pruno bátil-àswu prun-arbo Aĉum.: batdi; batdilóo

Apudmeteblaj vortoj / nàbi-détatvari sónori

Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita tla por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj. Ĝi ĉiam staras antaŭ la koncerna substantivo. Nur interŝoveblas derivaĵoj je -a de nebaza tabelpronomo, numeralo kaj adjektivo en la ĉi-menciita sekvo, ekz.:

tla kum tlústari peosori la tri dikaj hundoj
tla témilanari śaś kárari mícori la ĉi-tieaj ses nigraj katoj

Se antaŭiras tabelpronomo je -e aŭ -a kiel téme, núje, kve, náne, jóŋketéma, núja, kva, nána resp. jóŋka neniam uzeblas la artikolo, ekz.:

téme gúrda gójro ĉi tiu malbela infanaĉo
kveri pit láwl-ajpari línturi kiuj kvin kantemaj birdoj

Same ankaŭ la artikolo neniam staras ĉe uzado de iu posesiva pronomo, ekz.:

múde míci tenjáwka mia katino miaŭas
énsaj múa zívajko en mia loĝejo

La adjektivo ankaŭ povas sekvi, la tabelpronomoj téme ĝis jóŋka, la numeralo kaj la artikolo tla neniam, ekz.

tla gao íśiri tlústimari la naŭ virinoj diketa
núje mója bámbo cádla tiu bela infano sata

Krom la supre menciitaj vortoj ankaŭ prepozicioj kiel subklaso de la apozicioj staras antaŭ la koncerna substantivo, ekz.:

úpsaj tla àplo-púmu sur la pom-arbo
béjsaj tla gjúpa pójku ĉe la stulta knabo

Sed postpozicioj kiel alia subklaso de apozicioj ĉiam devas sekvi post substantivo, kiu tiam aperas en la postpozitivo, ekz.:

vípsal góril úpvosaj sur la alta monto
kum díparil tóvuril béjvosaj ĉe tri profundaj lagoj

RIM: Vi certe rimarkis ĉi tie, ke en tiaj kazoj la vortsekvo de la Kitaka tute ne plu similas al la Esperanta. Tio tute tipas por tiaj konstruoj, kies modelo aperas en finnougraj, tjurkaj kaj aliaj aglutinaj lingvoj.

Senfinaĵaj substantivoj / paántasari nàmi-sónori

  vortoj sinonimoj esperante etimo
1. átah bápu, tátu patro, paĉjo Hur.: at'aj, Ur.: atë, Gt.: atta, Het.: attas,

Gr.: atta, Lat.: atta, Alb.: atë, …

2. doj cúi paro Vj.: đôi
3. feŋ dáku, wádo danko Angl.: thank
4. kaw (<kaú)   bovo Angl.: cow, Sur.: kaw, Pld.: Kauh
5. vôvaw peóso hundo, hundeto Ger.: Wauwau

Kategorio:Vortospeco

Wosobinske nastroje